Ĵus eldoniĝis romana traduko, fare de klubano Anna Löwenstein. Ŝi prezentos la libron kaj parolos pri la tradukon. La romano “Aferoj disfalas” de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon. La traduko estis farita de Anna Lowenstein por la UK en Aruŝo en 2024, sed finfine ĝi povis aperi nur ĉi-jare.