🖥 Reta kunveno de La Amsterdama Rondo
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Diskuttemo: la kronviruso

Internacia

Dum la kunveno oni diskutos la temon “kronviruso”, konversaciante pri diversaj aspektoj, kiel ekzemple: Kiel komenciĝis la disvastiĝo de la viruso? Kiel ĝi influas nian ĉiutagan vivon? Kaj kion vi opinias pri la antaŭrimedoj adoptitaj en via lando? Gvidos nian konversacion Leston Buell uzante specialan folion kiu enhavas demandaron, utilajn terminojn kaj rilatajn retajn ligilojn (vidu la aldonaĵon). Se vi dezirus iom prepari vin por la diskuto, vi povas (sed ne nepre devas) spekti kelkajn filmetojn aŭ legi kelkajn artikolojn kies ligilojn vi trovos fine de la folio; simple alklaku la ligilon en la PDF-a versio.

Se vi volas partopreni anoncu vin ĉe P. Ebenau per retmesaĝo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

amsterdamo.nl
P.Ebenau(ĉe)outlook.com

Interesiĝintoj

Administranto