🖥 Merkatika funelo kaj kvalita esperanta reklamo. Kiel esti bona advokato
18:30 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Kunveno/Evento

Atentu, ŝanĝo de la horo. La prelego komenciĝos je la 18.30.

Antaŭ ni aĉetos ion, ni ĉiuj trairas diversajn fazojn de tiel nomata "merkatika funelo" (angle “marketing funnel”). Tiu procezo validas por ĉiu produkto kaj servo kaj esperanto ne esceptas. Kompreni kiel la fazoj de funelo aspektas kaj kiel la trairado tra ĝi funkcias helpas al ĉiuj, kiuj emas efike informi pri esperanto kaj reklami ĝin.

Advokato estas unu el la fazoj kaj ni rigardos kune kiel ni povas esti bonaj advokatoj de esperanto en nuna mondo.

Prelegonto: Josef Kalčík
Lingvo: Esperanto

La programo ne estos registrata.

La renkontiĝo okazos rete per Jitsi.  Jen la ligilo: https://meet.jit.si/moderated/43f7d1610134c4b80b45e5560715ace9e1916f8261e962d99dea0449e8962abd. Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉