Novembro estas la monato kiam ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj,
komencante merkrede, la 1-an de novembro, ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Sed ne nur! Vi povas elekti ajnan defion por vi, kiun vi emas fari dum tridek tagoj. Recenzado de libroj? Kreado de filmetoj? Ordigado de viaj Esperantaj dokumentoj? Desegnado? Provlegado de via verko? Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj kreemaj kapabloj, kiun oni iam ajn inventis!
La
aliĝilo de MoVeMo estas alvenos la 1-an de oktobro en la novaĵletero de Bobelarto:
bobelarto.ink.
La
telegramo-grupon de MoVeMo jam eblas aliĝi:
https://t.me/movemo5.
Kial indas partopreni? Se vi emas komenci novan kutimon, tio ĉiam estas malfacile, ni scias tion. Sidiĝi verki aŭ labori pri tradukoj bezonas seriozan sindediĉon. Ni promesas al vi subteneman komunumon por kuraĝigi vin kaj reciproke vi nin dum 30 tagoj.
Kiel funkcias MoVeMo? Vi elektas vian defion! La klasika defio kiu devenas el Usono temas pri verkado de 50mil vortoj en 30 tagoj, do 1667 vortojn tage. Ni povas diri al vi, ke ni tute
aliel komprenas la defion.
La plej grava parto de la defio estas: verki, traduki (kaj kelkaj aldonas ankaŭ legi) dum 30 tagoj, ĉiu tage. Se vi elektas verki aŭ traduki tiam alia grava regulo estas, ke vi
ne redaktas la tekston. Tiuj ĉi 30 tagoj estas por eligi la vortojn surpaperen aŭ enkomputilen.
Kio gravas estas ke ni faros tiujn taskojn dum 30 tagoj senhalte, subtenante unu la alian.
Nia celo vere estas kunigi homojn, kiuj defias sin per verkado originale en Esperanto aŭ tradukado de ajna teksto al Esperanto.
Ni renkontiĝas
ĉiutage en la telegramo-grupo por pridiskuti kiel la defio iras por ni. En la
Zoom-ĉambro de Bobelarto estas ebleco kune verki.
Kiel vi povas aliĝi al la defio?
Plenigu la aliĝilon ĉi tie: klaku (baldaŭ!) por la aliĝilo de MoVeMo.
Venu al nia
Telegramo-grupo dediĉita al la MoVeMo por rakonti pri viaj sukcesoj, defioj.