EsperantoUSA kaj la Kanada Esperanto-Asocio tre ĝoje anoncas ke okazos Dulanda Kongreso en Toronto la 11an – 14an de julio, 2025.
La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), la plej granda realviva lernejo de esperanto en Norda Ameriko, okazos samloke la semajno antaŭe, la 5an – 11an de julio. Rabato ekzistas por partoprenantoj kiam ili aliĝas al ambaŭ eventoj samtempe. Kontrolu la oficialan 2025 NASK-Paĝon por ĝisdatigoj. Bonvolu registriĝi vin per la aliĝilo por Toronto NASK.
KER-ekzamenoj: En-personaj kaj virtualaj KER-ekzamenoj je la B1, B2 kaj C1 niveloj okazos en Toronto la 11-an de julio (fine de NASK, antaŭe la DK). Oni ne devas ĉeesti NASK aŭ la DK por preni KER-ekzamenon. Antaŭa registriĝo necesas; aliĝo estas aparta por la KER-ekzamenoj. Por pliaj informoj, inkluzive de ekzamenkotizo, konsultu: KER-sesioj kaj aliĝilo. Demandojn pri la ekzamenoj sendu al Katalin Kováts. Aliĝu al Toronto KER-ekzmeno ĉi tie: Toronto KER-Aliĝilo.
La Loko
La Dulanda Kongreso kaj NASK okazos ĉe Toronto Metropolitan University, en la Toronto urbocentro. Ĉi tiu loko estas centre situanta kaj facile alirebla per trajnoj, busoj, kaj la flughaveno. Toronto mem havas centojn da rektaj flugoj ĉiutage el la tuta Nordameriko kaj Eŭropo, same kiel la mondo.
YYZ.png144 kB
DK Programo
La programo estas evoluinta, tamen jam ni povas anonci multajn interesajn prezentojn, ekskursojn, paroladojn, librolanĉojn, muzikajn koncertojn, bankedon, dancon, diskutojn kaj rondan tablon, librofoiron, junularajn kaj infanajn programojn, kaj multajn aliajn. Malsupre estas provizora tagordo (kontrolu la oficialan retejon por ĝisdatigita programo):
Ekskurso: kvartala promenado, Royal Ontario Museum
Mardo 15a de julio:
Ekskurso: Niagara akvofaloj, Toronto insuloj
Programeroj (provizoraj):
La programo daŭre malfermas por akcepti novajn proponojn por eventoj (paroladoj, ekskursoj, prezentoj, atelieroj, muziko, ktp) kaj por fulmprelegoj (5min por pli malgrandaj anoncoj kaj projektoj). Bonvolu plenigi la taŭgan enketon ĉi tie.
Jen kelkaj (provizoraj) programeroj planitaj:
La Kanadanaj Zamenhof-familianoj
Paneldiskuto: Perspektivoj de Enmigrado inter Usono kaj Kanado
Denaskigo de EO-denaskaj parolantoj infanoj
Komerco en Esperanto
Paneldiskuto: Libropaĝmarkilo
Ateliero: Crafting your esperanto elevator speech (en la angla)
Esperantic Studies Foundation Ĝisdatigo
Enkonduko de la Libraro Ludoviko
Enkonduko de Paralela Universo
Esperanto en la AI-revolucio
Ateliero: La klasika ĉina ludo Goo
Esperanto tra la Amerikoj - nuna statuso
Esperanto en Afriko - nuna statuso
UEA Ĝisdatigo
Alien languages to faerie tongues (en la angla)
Usona Bona Film-Festivalo evento
EO-Jutubistoj
EO@UN Ĝisdatigo: Unuiĝintaj Nacioj
Esperanto muziko
Paneldiskuto: Antaŭenigi Esperanton en Nordameriko
Indiĝenaj lingvoj en Nordameriko
Enkonduko al Tokipono
Loĝado
Loĝrezervado estas aparte de aliĝo al la DK aŭ NASK (vi povas aranĝi vian propran loĝejon ekster la oficiala DK/NASK-loĝejo), uzante la saman aliĝon por DK/NASK. La TMU International Living & Learning Centre Residence estos la oficiala loĝejo de la Dulanda Kongreso kaj NASK kun rabata prezo... tamen, nur limigita nombro da ĉambroj estas haveblaj. Oni proponas fruan registriĝon por akiri ĉambron en la Residence de ILLC, kontraŭ bona prezo kaj samloke kiel la Dulanda Kongreso kaj NASK.
Toronto ofte estas priskribita kiel la plej multkultura urbo de la mondo, amika urbo kun multaj vidindaĵoj. Tiel, kelkaj ekskursoj estas planitaj kaj dum NASK kaj la Dulanda Kongreso. Aliĝo kaj pago por DK-ekskursoj estas apartaj de DK-aliĝo.
Ni ofertas viglan, amuzan, kontrolitan programo por infanoj (sub 4 jaroj, gepatro aŭ alia respondeculo devas akompani ilin). La IAP estos ofertita sabato la 12a de julio & dimanĉo la 13a, ekde la 9a ĝis la 17a horo; ankaŭ kelkajn horojn vespere la vendredo, la 11-an de junio (antaŭ la komenco de la Dulanda Kongreso) kaj matene de lundo, la 13-an de junio. Ajna nivelo de Esperanto kapablo estas akceptata, pli bone se viaj infanoj povas esprimi siajn bazajn bezonojn kaj dezirojn en la internacia lingvo. Kvankam la IAP estos Esperanto-etoso "immersion" kaj estos iom da Esperanta instruado ĉiutage, ĝi ne estas lingvolernejo. Ni planas artojn, metiojn, ludojn, sportojn, muzikon kaj ekskursojn ĉiutage. Ni provizos manĝetojn, sed gepatroj devas provizi tagmanĝon (ekz. carreid tagmanĝo, aŭ en la ILLC Kafejo) aŭ aranĝi kun ni anticipe. Ni havas spertan kunordiganton, sed ni serĉas kromajn volontulojn por helpi kun la amuzaj ekskursoj planitaj por niaj infanoj. Kontrolu la paĝon por la aliĝ-formualro kaj por ekscii pli: Infana-Adoleska Programo.
Junulara Programo
EO_Junuloj_Montage_UK2022Mtl.jpg222 kB
Ankaŭ estos ofertita vigla programo por junuloj (sub 35 jaroj), konsistanta el multaj ekskursoj kaj ŝancoj por socia interagado. Ne estas aparta registrado aŭ kosto por partopreni. Revenu ĉi tie aŭ sur la oficila Toronto2025 retejo por pliaj informoj.
Nur realvive
Nek 2025 Dulanda Kongreso nek NASK ne estos hibridaj eventoj (nur en-personaj eventoj); tamen iuj prezentoj povas esti afiŝitaj ĉe Jutubo.