🖥 Foruma momento por diskuti pri kreinda platformo pri laboro en Afriko
17:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Ni volas subteni projektojn daŭripovajn, projektojn, kiuj garantias la vivtenon de afrika esperantisto kaj lia/ŝia familio. Akiro de tereno, akiro de iloj por produkti, interŝanĝo de spertoj, de teknikoj.

Alia

KREINDA, KREENDA, KREOTA PLATFORMO PRI KUNLABORO KUN AFRIKAJ ESPERANTISTOJ

Laŭ la baza ideo : pli bone ol doni fiŝon por manĝi ĝin estas instrui al homo fiŝkapti. 

(Laŭ Laozio, Ĉinio, 6-a jarcento antaŭ Komuna Erao)

SUBTENO AL DAŬRIPOVAJ ENTREPRENOJ

Konstato : multaj esperantistoj el Eŭropo kaj ankaŭ Azio (Koreio, Japanio….) kontribuas al subteno de projektoj en AFriko. Ni vidas la eblon fari, ke tiaj agadoj estu pli efikaj.

 Ni NE parolas pri diskonigo de Eo en Afriko.

Ni NE parolas pri subteno al instruado de Eo en Afriko.

Ni NE parolas pri financa subteno por kuracado de iu ajn.

Ni NE parolas pri konstruado de Eo-Centro ie en Afriko.

 
Ni volas subteni projektojn daŭripovajn, projektojn, kiuj garantias la vivtenon de afrika esperantisto kaj lia/ŝia familio. Akiro de tereno, akiro de iloj por produkti, interŝanĝo de spertoj, de teknikoj.

Jam ekzistas Asocio de Terkultivistoj Esperantistaj, ATE. Vidu Facebook-paĝon.

Ni opinias, ke tiu PLATFORMO povus esti efika laborgrupo, kiu esploru pri la taŭgeco de projekto kaj helpus al UEA-Estraro decidi pri financa subteno per Afrika Fondaĵo.

Mireille Grosjean

2025-08-31

LIGILO por la RETAJ KUNVENOJ KUN MIREJO



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mirejo.mireille(ĉe)gmail.com
La Chaux-de-Fonds, Svislando

Administranto
User profile pictureMireille Grosjean