La nuna mondo spertas oftajn konfliktojn kaj militojn, kaj dividoj kaj malegalecoj plilarĝiĝas. Ĉi tiu kongreso celas pripensi la rolon de Esperanto kaj la agojn, kiujn esperantistoj devus plenumi por certigi pacan kunekziston per daŭra dialogo en plurlingva kaj multkultura mondo. Ankaŭ la Kongreso estas ĉiujara okazo por reunuiĝoj kaj novaj renkontoj.
La kongreso havas du publikajn prelegojn japanajn:
1. Artefarita Intekekto (AI) ŝatas memlernon.
2. Spertoj pri multkultura interŝanĝo.
La kongreso ankaŭ havas esperantan prelegon kaj kelkajn interesajn fakajn kunsidojn,ekz. "Ni kantu!", "Problemo pri 2040", "AI por Esperanto", ”Memore al forpasintoj”, "Esperanto kaj Paco".