Vi jam bone regas la lingvon (ekde B2/C1) kaj deziras testi viajn kapablojn pri tradukado (inter la franca kaj Esperanto) kaj Esperanto-literaturo… Trapasu tiun ekzamenon ! Ĝi enhavas skriban kaj parolan parton.
La ekzameno okazas en la sidejo de Espéranto-France (4bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris),
sabaton la 7-an kaj dimanĉon la 8-an de decembro 2019.
Pli da informo
–
priskribo de la ekzameno (temas pri la parto “Atesto pri Supera Lernado (eksa Komuna Trunko)”; la listo de la kvar studotaj libroj troviĝas je la fino)
–
kontakto por informo kaj aliĝo