Zamenhof-festo Reala en Montrealo!
17:00 - 21:00
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Post pluraj monatoj de virtualumado, montrealanoj renkontiĝos reale, en vegetara restoracio Resto-Vego!

Loka

Post pluraj monatoj de virtualumado, montrealanoj renkontiĝos reale, en vegetara restoracio Resto-Vego! Nia Zamenhof-Festo okazos ĉeeste sabaton 11-an de decembro, en Resto Végo Saint-Denis, 1720, rue Saint-Denis, apud metrostacio Berri-UQÀM, ekde la 17 h. Ni rezervis kelkajn tablojn en la suba etaĝo. Se vi emas prepari ion (deklamado, kanto, ktp.), faru, sed ne sentu ajnan devigon fari. Simple venu! Estas jam kelkaj aktivaĵoj en la programo! Atendas vin surprizo: vizitanto el la jaro 1910! Kiu li aŭ ŝi estas? Venu kaj eksciu! :) GRAVE! Pruvo pri vakciniteco estas deviga.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉