Zamenhoffesto
15:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado

InternaciaAlia

Venu al nia 
Zamenhoffesto 2023 (Ŝanĝo de la dato!!!)

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:
Loko:      Kiezspinne - Oranĝerio, 
               Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin
Tempo:   Sabate, la 2-an de decembro 2023, 
               15:00*-19:00 h

Programo**:

-  Malfermo
-  Festprelego
-  Salutvortoj de gastoj
-   Prezentado de interesaj libroj
-   Fritz Wollenberg: La plej novaj urbogvidiloj por Berlino
-   Koncerto de Stefo (Stephan Schneider)
-  Teatraĵo: SUR LA MONTO LA VENTO BLOVAS
-  Surprizo el Ŝĉeĉino
-  Muziko el la konservujo
Dum la tuta tempo de la aranĝo:
-  Libroservo 

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per laŭkristnaskaj manĝaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ kolektu ideojn por kristnaskaj donacoj!

Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj … estas ofertitaj), bv. kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos (memservado je propraj kostoj).


Partoprenkotizo: 5,00 €***, aŭ mondonacon laŭ viaj eblecoj (listo kaj „kolektujo“ troviĝas ĉe la enirejo).

Ni vidos nin en Berlino,

Ĝis tiam
Ronaldo
prez. ELBB

Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: RonaldSchindler@web.de
tel.: +49 1514 1419673
Aktualaj informoj sub: https://esperanto.berlin/de/

*     preparado ek de la 14-a horo por helpemuloj
**   ŝanĝoj de la programo eblas
*** por niaj polaj amikoj kaj senlaboruloj 
Informoj

esperanto.berlin
RonaldSchindler(ĉe)web.de
Schulze-Boysen-Straße 38

Interesiĝintoj

Administranto