Ĉeesta renkontiĝo
19:00 - 21:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Nova jaro: Teatraĵo kaj bazaro

Kunveno/Evento

Venu al Highbury por festi kun ni la novjaron! Klubanoj prezentos la teatraĵon verkitan de Marjorie Boulton "Provludo en la Klubejo".

Kvankam antaŭa sinanonco estas neniel deviga, tamen helpus la organizantojn simpla indiko, ke vi esperas ĉeesti. Afable kontaktu nin por sciigi nin. Bonvolu tion fari ankaŭ ĉiu, kiu intencas kontribui al la festo per alporto de manĝaĵoj, por ke oni povu laŭe plani bufedon. Koran dankon!

La kunvenejo troviĝas ĉe 89 Ronalds Road, London, N5 1XQ  (mapo). Atentu, ke por eniri, oni bezonas enirkodon. Bv kontakti nin por havi ĝin. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉