Esperanto-renkontiĝo en la montaro
12:00 - 14:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Kunveno kadre la Esperanto-Renkontiĝo en Zagórnik 21-23/10/2022

Loka

La Esperanto Klubo Amikeco kaj Centro de la Kulturo kaj Ripozado en Andrychów kadre de la Esperanto-Renkontiĝo en Zagórnik 21-23.10.2022.) kore invitas vin por Esperanto-renkontiĝo en Leskowiec 23 oktobro 2022.

Je la 12-a horo en la Monta Sanktejo Johano Paŭlo la 2-a okazos Sankta Meso en  Esperanto  sub la prezido de Fr. Andrzej Roman Gmyrek.

Aliro al Andrychów: PKP, BUSO el multaj urboj, inkl. el Bielsko-Biała, Krakovo, Katowice . Aliro de Andrychów al la haltejo Rzyki Jagódki per loka-buso de Andrychów numero 7: dimanĉe 7.04, 8.32, 10.32 aŭ kun viaj propraj veturiloj al la parkejo (Kuźnia). 

Bonvolu preni la standardojn, Esperantajn kantarojn, provizojn, muzikilojn. Aliro per la Nigra Vojo: Rzyki Jagódki - Ŝirmejo PTTK; tie: 1 h, reveno: 45 min. 

La plej mallonga aliro al la ŝirmejo kaj la plej populara samtempe. La vojo estas sufiĉe kruta kun malmultaj vidoj. Vi povas faciligi la vojon turnante meze de la vojo al la vojo "Blankaj koroj", preterirante la plej grandan aliron, sed etendante la aliron. 

Ni ankaŭ invitas vin partopreni en la tuta programo de la Esperanto-Renkontiĝo en Zagórnik la 21-23-an de oktobro 2022. 

Informoj kaj aliĝo: Paweł Nowak, retpoŝto: novtur@onet.eu. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

novtur(ĉe)onet.eu
Leskowiec Schronisko PTTK

Interesiĝintoj

Administranto
User profile picturePaweł Nowak