🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: 1. Poezio: ĉu ĝi gravas por ni? 2. Prelego de Jerzy Dryja: S-ro Tadeo
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
1. Ĉu poetoj, poezio estas bezonataj, ĉu poezio gravas por ni? 2. Prelego pri la majstra verko de A. Miczkiewicz

InternaciaLoka

1. Ĉu vi ŝatas poezion? Ĉu ni bezonas poemojn, poetojn? Ĉu ili riĉigas nian vivon? Ĉu vi jam verkis poemon?
2. J. Dryja prezentos la faman verkon de Adam Mickiewicz: Sinjoro Tadeo (en majstra Esperanto-traduko de Antoni Grabowski).
Ni diskutados, interŝanĝos opiniojn, rakontados, ktp. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureEsperanto-Centro Herzberg