🖥 Nia Damo de Parizo
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Vendreda programo de La Verda Stelo

Loka

Saluton!
 
Vi estas invitataj partopreni la kunvenon en Zoom organizita de la kluboj de Londono kaj Antverpeno morgaŭ vespere je la 19-a UTC [https://time.is/UTC]
 
Lia antaŭa prelego la domo sen ŝtuparo -antaŭ unu jaro- estis interesa surprizo. Nun Pierre Grollemund nin denove dorlotos per arkitektura temo
Ĉi-foje temas pri rekonstruado de katedraloj ĉu post incendio aŭ post la milito. Kun iom da surprizaj detaloj. 
La fama katedralo Nia Damo de Parizo denove malfermiĝis al la publiko post 5 jaroj da intensa laboro.  Sed, kiu scias, ke jam plurfoje katedralo brulis kaj estis rekonstruitaj? Inter ili, du tre interesaj laŭ arkitekturo : La katedraloj de Noyon kaj tiu de Reims (urboj norde de Francio) brulis pro bombardoj dum la unua mondmilito. Arkitektoj re-ĉarpentis ilin el betono, ne el ligno, kaj laŭ du malsamaj metodoj!


Tiu evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be 

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
vos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉