🖥 La "Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj" de ESF/UEA/ILEI/TEJO okazigas: Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj (La 15-a sesio)
13:30 - 15:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu ĉio nur fantazio? Kial ne okazas io?

Internacia

La "Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj" de ESF/UEA/ILEI/TEJO okazigas:
Kunpens(ig)adon pri Esperanto kaj Universitatoj (La 15-a sesio)

De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu ĉio nur fantazio? Kial ne okazas io?

La registritajn filmojn de la 14 antaŭaj sesioj - kun partopreno de ĉ. 40 samideanoj, kaj kontribuoj de i.a. geprofesoroj Ilona Koutny, Nina Daniljuk, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel - vi povas spekti en:

https://www.espero.ir/eo/kunpensado/

La 15-a sesio okazos: lunde, la 12an de aprilo 2021, je la 13:30 laŭ UTC 

Jen la ligilo al la virtualejo en Zoom:  https://us02web.zoom.us/j/84502260578
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia karega lingvo per minusklaj literoj

Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭa Internacia Reta Esperanto-Universitato; ni invitas ĉiujn partopreni en niajn Kunpens(ig)adojn pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale tiujn, kiuj interesiĝas pri tiaj universitatoj el establoj kiel diverslandaj universitatoj, ĈEL, AIS, IKU (ISU), E@I, CED, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, ...
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto