Nia ekstera kunveno. La klubanoj kaj eble aliaj konatuloj promenos tra la mondfamkonata ĝardeno Arboretum; kiu feliĉe troviĝas je kelkaj kilometroj for de nia klubejo en Kalmthout.
Ĝi troviĝas je distanco de 200 m for de la stacidomo de Kalmthout je la trajnlinio Essen/Roosendaal-Antwerpen.
Ni arigas je 14a horo je la parkejo, kaj poste trankvile promenas tra la ĝardeno ĝis 16.00 horo. Cyreen, regula vizitanto tie, montros nin lian ŝatatan vojon kaj de tempo al tempo klarigos iom. La eniprezo estas 9 euro. Grupo ek de 15 personoj ricevas rabatan prezon. Muzea karto validas por la eniro.
Bonvenigas tie ankaŭ alloga trinkejo en kiu estas permesata manĝi vian propran kunportitan manĝaĵojn, kontraù gustumi trinkaĵon. La estraro proponas ke vi kunportu belan veteron.