🖥 Legosalono de ĝentilhomoj (14:00 UTC)
14:00 - 15:00
UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la duan sabaton de la monato komunan legadon de literaturo en Esperanto.

Kunveno/Evento

La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ Ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton (14:00 UTC) en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

Por ricevi la specialan PDF-on kun la teksto, enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en nia retejo: bobelarto.ink. Ni sendos al vi e-version de la legaĵo ĵaŭdon antaŭ la legosalono.

Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

***

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.

Ni komencas legi verkon kune. Ni ĉiuj legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiuj laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon. 

Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.
La sesioj ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!

Informoj

bobelarto.ink
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureJorge Rafael Nogueras

Administranto