🖥 95-a SAT-kongreso
Jarkongreso tradicia

Internacia

Komuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo

La Organiza Kongresa Komitato por la 95-a Kongreso de SAT, kune kun la Plenum-komitato de SAT, konstatas, ke pro la morala kaj praktika maleblo okazigi kongreson de SAT en militanta lando, la kongreso ĉi-jare ne povos okazi ĉeeste.

Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo. Ni subtenas la kontraŭmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn, laboristojn, studentojn kaj popolojn en la mondo, kiuj helpas civilulojn en Ukrainio. Diplomatio tutmonde devas agadi por ĉesigi la militon kaj ne akceli konfliktojn. Ne al milito. Jes al paco!

Dum la sekva periodo ni provos trakti diversajn manierojn krei alternativon al la ĉeesta kongreso planita por Moskvo. Ni esperas okazigi aranĝojn, verŝajne virtualajn, kiuj ebligos esperantistojn interkompreniĝi kaj diskuti pri diversaj pacmovadoj, sociaj reagoj kontraŭ milito, kaj simile. Ni ankaŭ provos serĉi manieron okazigi kongreson iamaniere, eĉ se virtuala, kaj intencas fokusigi ĝin pri pacmovadoj. Ni bonvenigos proponojn de SAT-membroj kaj aliaj esperantistoj pri tiaj temoj.

Plenumkomitato - Sennacieca Asocio Tutmonda
Organiza Kongresa Komitato - 95a Kongreso de SAT

Pliaj informoj prie: https://satesperanto.org/spip.php?rubrique728
Programo: https://satesperanto.org/spip.php?article5032
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉