Priskribo de la prezentaĵo: Kiu estis la origina motivo de Zamenhof por iniciati Esperanton ? Paco! Zamenhof klare deklaris, ke lia celo estis havi la homaron en paco, kaj Esperanto estas nur instrumento por labori al tiu celo. Tre grava instrumento, kompreneble. Vera paco devas baziĝi sur egaleco en komunikado, kaj kiel ni povas havi egalecon se la lingvo uzata por komuniki estas la gepatra lingvo de malplimulto, sed devas esti pene lernita de la plimulto de la homaro? Fine, mallonga noto por kompari turismon uzante la anglan kun turismo uzante Esperanton.
Pri la Prezentanto: Seán Ó Riain : 46 jaroj de diplomatia servo, en Belgio ĉe la EU, Germanio, Pollando, Aŭstralio, Aŭstrio, Argentinio. Doktorighis pro tezo "Lingvoplanado en Irlando kaj Kebekio". Du jaroj kiel preleganto en la Universitato de Maynooth. En 2023 kun Profesorino Alice Leal li publikigis libron « Lingvopolitiko kaj la Estonto de Eŭropo » (Routledge).
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj