🖥 IREA Okazigas: “Homo nutriĝas tra oreloj!”
15:30 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Prezentu kaj/aŭ aŭskultu pri ĉio, kio povas plifortigi nin Esperantistojn individue – ĉu psike kaj sin-konstrue, ĉu movade kaj agade!

Internacia

“Homo nutriĝas tra oreloj!”
La supra persa proverbo devenas de poemo de Rumi:
“Homo nutriĝas tra oreloj,
Besto dikiĝas tra makzeloj”
Claude Piron tradukis multajn librojn de Omraam Mikael Ajvanhov en Esperanton.
Yuval Noah Harari diris, ke li ne povus verki siajn librojn sen la fokuso, paco kaj enrigardo, akiritaj pere de praktikado de Vipaŝjana Meditado. Li ankaŭ rigardas meditadon kiel vojon por efika esplorado.
Ĉu filozofoj, erudiciuloj, kleruloj kaj mistikuloj kiel Rumi, Oŝo, Ajvanhov, Mahariŝi Maheŝ, S. N. Goenka, kaj Deepak Chopra, pere de siaj paroloj kaj trovitaĵoj povas helpi al ni por pli efike movadumi?
Prezentu kaj/aŭ aŭskultu pri ĉio, kio povas plifortigi nin Esperantistojn individue – ĉu psike kaj sin-konstrue, ĉu movade kaj agade!
Ni pli potencigu unu la alian per memhelpaj fortigaj frazoj kaj aliaj rimedoj, kiuj povas ekipi nin per ag-energio, pli efikaj kaj pli pozitivaj sintenoj, ideoj kaj pens- kaj ag-manieroj.
Ĉiu-merkrede je la 20:00 laŭ la horzono de Tehrano
La unua sesio: merkredon, la 17-an de junio 2020, je la 20-a horo laŭ la tehrana hor-zono.
Jen la ligilo al la virtualejo en Zoom:
https://us02web.zoom.us/j/84862194206
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 848 6219 4206
Password: La nomo de nia kara kaj paca lingvo per minuskloj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto