Laŭ fosiliaj trovaĵoj la orĥideoj ekzistas nur ĉirkaŭ 15 milionojn da jaroj. Oni ilin povas trovi en Eŭropo, Azio, Ameriko, Afriko kaj Aŭstralio. Ili kreskas sur tero, sed ankaŭ surkreskas arbajn trunkojn kaj ŝtonojn. Ankaŭ subteraj orĥideoj ekzistas. La orĥideoj estas favorataj ornamaj plantoj. Oni kultivas unu specion (Vanilla planifolia) por spicaĵo. En naturo kreskas ĉirkaŭ 30 miloj da orĥideaj specioj, kultivistoj kreis ĉirkaŭ 150 milojn da hibriduloj. Malgraŭ ke homoj jam longtempe uzadis partojn de la orĥideoj por kuracado, oni efikajn substancojn de la orĥideoj ankoraŭ ĝisfunde ne ekzamenis. Kaŭze de eksterordinara maniero de plimultiĝado la orĥideoj dependas de fungoj. En naturo la orĥideoj estas minacataj precipe de detruado de iliaj trovlokoj. La Universitato Mendel en Brno, en kies tereno en la jaro 2025 okazos Universala Kongreso de Esperanto, havas laborejon, en kiu fakulinoj la orĥideojn artefarite plimultigas.
Komenco je 19-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Laŭ fosiliaj trovaĵoj la orĥideoj ekzistas nur ĉirkaŭ 15 milionojn da jaroj. Oni ilin povas trovi en Eŭropo, Azio, Ameriko, Afriko kaj Aŭstralio. Ili kreskas sur tero, sed ankaŭ surkreskas arbajn trunkojn kaj ŝtonojn. Ankaŭ subteraj orĥideoj ekzistas. La orĥideoj estas favorataj ornamaj plantoj. Oni kultivas unu specion (Vanilla planifolia) por spicaĵo.