leporo250.jpg53,3 kBMoravia urbo Brno estas la dua la plej granda urbo de Ĉeĥa Respubliko. La urbo estas konstruita por homoj, ne por sovaĝaj bestoj. Tial en la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo oni povas trovi nur tiuj bestaj specioj, kiuj bone adaptiĝis al malfavoraj vivkondiĉoj. Danke al arbaroj, parkoj, tombejoj, arboreto, botanika ĝardeno, ĉasarbaro, digolago, fiŝlagoj kaj du riveroj oni en Brno povas observi interesajn, kaj eĉ rarajn bestajn speciojn. La prelego temas pri la bestoj, kiuj estis observitaj en la jaroj 2018 – 2021.
Prelegonto: Oldřich Arnošt Fischer
La renkontiĝo okazos rete per Skajpo. Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.