🖥 Zamenhofa Tago en Oporto
18:00 - 20:00
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
Pro la situacio rilate al la kronviruso, ĉijare Ztago okazos iom malsame... sed ĝi ja okazos!

Loka

Saluton,

Pro la situacio rilate al la kronviruso, ĉijare Ztago okazos iom malsame... sed ĝi ja okazos!

Ni kunvenos je 18:00 UTC+0 fizike en Unicepe, sed samtempe ankaŭ virtuale kaj jen kion ni planas:

18h      - Prezentado de Rui Vaz Pinto, prezidanto de UNICEPE
18:15h - Prelego "Kreski kun Esperanto" de Stela Besenyei-Merger
18:30h - Prelego pri "Alternativaj sociaj retoj" de Nuno Magalhães
18:45h - Muzika momento kun Ana Ribeiro
19:00h - Prelego de Suso Moinhos
19:15h - Legado de rakontoj de la libro Vundita Vento de Carlos Casares esperantigita de Suso Moinhos
19:30h - Muzika momento kun Grazia Barboni
19:45h -Fina parolado de José Martins, prezidanto de PEA

Bonvolu averti nin se vi planas fizike ĉeesti la eventon en Unicepe, tiel ke eblu antaŭplani kaj pretigi la spacon, se vi virtuale ĉeestos, eblas tion fari per komputilo aŭ aptelefono:

Komputilo - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto
Aptelefono - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto kaj instalu la apon Jitsi meet aŭ voku al unu el la numeroj ĉe https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html...

Se vi ne sukcesas pro teknikaj kialoj eniri, bonvole sendu mesaĝon al ni, voku, diru ion, ni provos trovi solvon!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/esperantoporto
esperantoporto(ĉe)gmail.com

Administranto