Dum decembro ni ludis rete. Partoprenis 6 homoj, inkluzive 2 internaciaj gastoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Skribblio, 7 Wonders, Dobble, Stone Age, Codenames Duett, Packeis am Pol, Ligretto, kaj San Juan.
Dum januaro ni denove ludos en kafejo!
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 20a de januaro 2024 ekde la 14a horo, ĝis 20-21:00
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso