🖥 MEDICINO: 55-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo - La somero-salutanta, virtuala kunveno.
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Budapeŝto
Elekti horzonon
MEDICINO : Kunveno de kuracistoj kaj simpatiantoj de la medicina scienco ĝenerale.

Internacia

Estimataj Geamikoj! 

parto4-rev. CENTRA NERVO SISTEMO KAJ OSTARO - 31 majo 2024 kompr..pdf 3,45 MB
La somero-salutanta, virtuala kunveno de la 55-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo okazos la 5-an de junio, 2024., merkrede, inter la 18:00-a kaj 20:00-a horoj laŭ MezeŭropaTempo.   

Ni babilos kaj interŝanĝos pensojn pri la estonto de nia amata, neŭtrala pontolingvo Esperanto kaj pri nia medicinista Esperanto-movado.
Ni invitis  la kreajn kunlaborantojn de la tri-lingvaj, medicinaj interpretistoj / tradukhelpiloj (pri la esperanta versio vidu 1), ke ili povu persone interkonatiĝi. (http://umea.fontoj.net/projektoj/)
  Je 18:30 komenciĝos la prelego de D-ro Rodrigo Alberto Ramirez Zuluaga: Medicinaj privortaj studoj #4. Nerva sistemo: ostaro kaj organoj ( pri ceteraj prelegoj vidu 2) 
Je 19:15 komenciĝos la prelego de S-ro Ivan Kossey: Lerniloj por lernejoj tra landlimoj  Ni havas eblecon daŭrigi la babiladon ankaŭ post la 20-a horo laŭ  viaj interesoj kaj alparoloj.

(1) Demandaro de kuracisto en esperanto (alklaku)
(2)  Resuma prezento de Medicina verko: KONSULTI KURACISTON (alklaku)
 
se vi interesiĝas pri la kunveno, sciigu min, por sendi la ligilon.
rodrigorz100@gmail.com
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

rodrigorz100(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRodrigo Alberto Ramírez Zuluaga