Meze de torfejo
09:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
SES invitas siajn membrojn kaj gastojn esperantistojn aŭ ne al plena tago en naturo.

Loka

Aŭtuna tago de SES en la naturo

Dimanĉe 22-an de septembro 2024 

Loko : Cabane des Tourbiers, apud Les Ponts-de-Martel (NE) meze de torfejo. El la stacidomo de Les Ponts-de-Martel estas 5 km da ebena trafikmagra strateto.

Alveno 
Buso 380 el la stacidomo de Neuchâtel (antaŭ la stacidomo dekstre) La flava Poŝtbuso veturas al Le Locle kaj survoje haltas en Les Ponts-de-Martel. Ekirhoro en Neuchâtel : 8 :37  kaj 10 :37 ; la buso portas vin en 40 minutoj al Les Ponts-de-Martel. Se vi bezonas transporton el la stacidomo de Les Ponts-de-Martel, bv anonci vin komence de septembro al Mireille Grosjean. Provu veni aŭte grupe. Ideala bicikla promenado.

Programo

La personoj, kiuj prizorgas la domon, montros al ni, kiel oni akiris torfon kaj al kio tio utilis.

Alain Favre parolos pri Vivo de/en torfejo - malkovri ĝian funkciadon kaj loĝantojn.

Dr Daniel Leuba parolos pri abelbredado

Tiu evento estu publika, do invitu viajn familianojn kaj amikojn. La loko estas ideala por infanoj. 


Tiu evento sekvas la septembran StudSabaton de CDELI ; do bonvolu pripensi pasigi la tutan semajnfinon en Neuŝatela Ĵuraso.


Ĉiu venu kun pikniko. Varma akvo troviĝos en la domo.



 

 

Dosieroj
Informoj

mirejo.mireille(ĉe)gmail.com
Cabane des Tourbiers

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto