Turisma Tago en Normandio.
Vizito de Falaise

Loka

Nia normanda E-o asocio kutimas organizi turisman tagon en oktobro. La 3an de oktobro, ni vizitos Falaise, urbeto en suda parto de departemento Calvados (je 40 km de Caen).
Falaise estis grandparte detruita dum la Dua Mondmilito sed restas tre gravaj vidindaĵoj kaj interesaj muzeoj.
Jen la programo por la 3a de oktobro : 
- vizito de eksa kapelo, en apuda vilaĝo, kies interno estas komplete kaj mirinde revizita de japana artisto
- tagmanĝo ĉe restoracio apud la kastelaj muregoj
Posttagmezaj vizitaj proponoj : 
- la kastelo de Vilemo la Konkeranto. En tiu kastelo de la 11a jarcento, naskiĝis Vilemo, duko de Normandio kaj poste konkerinto de Anglio (1066).
- Muzeo pri la militaj viktimoj de la Dua Mondmilito en Falaise kaj en Normandio
- Muzeo pri montrofenestraj pupeoj kiuj ornamis grandajn magazenojn dum jarfinaj festoj
- Promenado laù la stratoj kaj urbaj padoj

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

normandie-esperanto(ĉe)sfr.fr

Interesiĝintoj

Administranto