Homoj proponis kantojn - vi povas aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj
Kunveno/Evento
Kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto Kompila Dokumento 63a malgranda.jpg91,2 kB Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 1-a de septembro ĝis la 9-a de septembro:
A) Resumo 63a Kantoparado.png216 kB Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 63-a Kantoparado. Dum la reta voĉdonado la unuaj kvin, poste la unuaj ses kantoj tre baldaŭ kristaliĝis kiel favoritoj. Ne vere ŝanĝiĝis la sinsekvo de la unuaj tri kantoj, kiam dum la prezentado de la kantoj ankoraŭ iu en la reto aldonis siajn poentojn. Kaj vere ja estas tre densa kampo inter la unuaj ses kantoj. Sed ankaŭ la aliaj kantoj ricevis ja pli ol 10 poentojn. Gratulon al ĉiuj kantoj, kiuj partoprenis la Kantoparadon! Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj bone babilis. La unuajn tri kantojn ni denove aŭskultos nur en novembro, ĉar en oktobro estos speciala Kantoparado, dum kiu ni nur prezentos kantojn faritajn helpe de AI (Artefarita Intelekto). - Do, jam nun sendu al mi viajn proponojn.
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 28 homoj el 14 diversaj landoj (Ukrainujo, Brazilo, Rusujo, Francujo, Kroatujo, Bulgarujo, Pollando, Usono, Litovujo, Hungarujo, Svislando, Ĉeĥujo, DR Kongo kaj Germanujo). Voĉdonis en la fino 18 homoj (+2 voĉdonis rete jam antaŭe, 8 ne voĉdonis). Jam antaŭe dum 9 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 18 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Armenujo, Serbujo, Hispanujo, Belgujo, Italujo kaj Togolando.
Do: Entute partoprenis 44 homoj el 20 diversaj landoj. 28 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 18 voĉdonis dum la kunveno, 8 ne voĉdonis, 2 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 16 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete. Voĉdonis en la fino 36 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
B) Poentoj 63a Kantoparado.png68,5 kB C) Procentoj 63a Kantoparado.png87,6 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2 aŭ 3 poentojn) por la kantoj: 24 por: Rimarku min - Kaŝi 21 por: La paliso, L’estaca, Der yokh - Maragan, El Comunero, The Klezmatics 21 por: Paca mondo - Kris Fredi 17 por: AI-amiko - Gijom' Armide 19 por: Vi kaj Mi - Ĵomart kaj Nataŝa 18 por: Nia jarcento - Meri Tiratsuyan 18 por: La balancilo - Kajto 9 por: Bonvenon al la 82-a IJK 2026 en Katalunio - Malekera Bonne Idée 5 por: Korŝira romanco - Polina Omelchenko
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
La 64-a Kantoparado okazos la 14-an de oktobro 2026! https://eventaservo.org/e/RB-14okt26_64a_Kantoparado Tiam estos speciala Kantoparado, dum kiu ni nur prezentos kantojn faritajn helpe de AI (Artefarita Intelekto). - Do, jam nun sendu al mi viajn proponojn. Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Jen la antaŭaj anoncoj kaj la ligiloj al la kantoj:
Detala programo: 09.09.2026: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom kaj rete jam ĉirkaŭ 12 tagojn antaŭe 63-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de septembro!
Kaŝi, Christa, Julie, Tatjana, Rita, Malekera, Heinz, Raia kaj Kris proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 1-a de septembro vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 9-an de septembro, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la kanto de septembro!
Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 3 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (ekzemple 3-3-1, 3-2-2, 2-2-2-1, ....., 1-1-1-1-1-1-1)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble tri poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Vi havas 7 poentojn por disdoni, maksimume 3 al unu kanto vi rajtas doni. Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj.
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Rezulto de la voĉdonado:
La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado.
Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.