🖥 Cifereca Aŭtomata Kuplilo – perspektivo aŭ utopio?“
13:00 - 14:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Faka fervoja prelego.

Internacia

 Faka prelego de Guido Brandenburg (GEFA / IFEF) „Cifereca Aŭtomata Kuplilo – perspektivo aŭ utopio?“ okazos 24. 10. 2024 je la 13-14 h (Prago, Berlino, Romo) pere de MS Teams.

La prelego okazos kadre de "Semajno de fakaj prelegoj kaj ekskursoj" por studentoj de Universitato de Pardubice, Fakultato de Transporta Inĝenierio. Prelego kaj diskuto estos tradukita en ĉeĥan lingvon.

Prezentitaj estos fakaj informoj pri la rimedoj de kuplado de vagonoj / trajnoj – tradicie – mane kaj nove – aŭtomate pere de cifereca kuplilo. Ni povas komune pripensi avantaĝojn kaj malavantaĝojn de instalado kaj uzado de tiu ĉi teknika rimedo en fervoja vartrafiko.


 


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ifef.wz.cz
jaroslav.matuska(ĉe)upce.cz

Interesiĝintoj

Administranto