Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Ĉi-foje ni ne renkontiĝas en la kulturcentro Sumpfblume, ĉar ĝi merkrede ankoraŭ estas fermita. Anstataŭe hodiaŭ ni renkontiĝas private en la loĝejo de Friederike en Hameln. Por ekscii la precizan lokon bonvolu peti la adreson per skribado al hameln@esperanto.de .
Detala programo: 22.07.2020: 19.00 horo private ĉe Friederike en Hameln: Virtuala vizito de la SES - Ludo "Laŭ mia opinio" Ni virtuale vizitas la programon de la SES. Ni ludas la ludon "Laŭ mia opinio".
Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo