Dum marto venis 8 partoprenantoj al la ludado. Ni ludis jenajn 6 ludojn: Geschenkt ist noch zu teuer, Skull King, Tabuo en Esperanto, Puerto Rico, Cartagena, kaj Land Unter
La sekva ludado okazos dum sabato, la 18a de aprilo.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas
la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la
ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj
veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj
Kiam? je sabato, la 18a de aprilo 2026 ekde la 14a horo, ĝis almenaŭ la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso