Ĝardena festo de la Ratkaptista Bando
17:00 - 23:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĝardena festo kun kradrostado en la bela ĝardeno (+ vintra ĝardeno) de Waltraut kaj Klaus en Bensen, kun muzika provludo de Esperanto-bando

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin dum nia ĝardena festo en bela ĝardeno (ĉe malbona vetero ankaŭ en bela vintra ĝardeno) por ekzerci viajn Esperanto-komunikadpovojn, renkonti la lokan grupon kaj por praktiki la konojn de ĉiuj el viaj Duolingo-sesioj kaj por amuziĝi.

17.07.2020:     17.00 horo Ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen:     Ĝardena festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ni renkontas unu la aliajn ĉe la somera ĝardena festo en la ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen (Hessisch Oldendorf), ni kore bonvenigas gastojn. Ĉiu kunportas por si mem ion por kradrosti kaj eble ankoraŭ iomete (salaton, panon, trinkaĵojn, ktp.) por la bufedo. Krome ni eble denove kune volas muziki. Ni ĝojas pri via ĉeesto.
Pro la kronvirusa pandemio en tiu ĉi jaro ĉio estas iom pli malfacila kaj la reguloj ŝanĝiĝas preskaŭ ĉiusemajne. Momente la nombro de partoprenantoj estas limigita al 10 personoj. Ni atendas, ke ĝis la festo ĝi estos plialtigita ĝis ekzemple 20 personoj. Pro tio nepre necesas, ĝustatempe aliĝi! Alikaze povus esti laŭ la tiam validaj kondiĉoj, ke eble kelkajn interesitojn ni devas malinviti. Sed ni esperas, ke la reguloj ĝis la ĝardena festo ŝanĝiĝos tiamaniere, ke ĉiuj, kiuj ŝatas veni ankaŭ rajtas veni! Ĉiuj, kiuj ŝatas veni, nepre enskribu siajn nomojn en la Doodle-liston: https://doodle.com/poll/7qg2qkyvhgmxsakv
 . Plej lasta dato por la aliĝo estas la 14-a de julio, ĉar poste ni devas decidi, kiamaniere kaj kun kiom da personoj ni rajtas festi laŭ la tiam aktualaj reguloj. Koran bonvenon! 

Ĝardena festo.jpg 45,5 kB
Aldonaj informoj:
  • Ni intencas okazigi renkontiĝon dufoje monate, kaj niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj.
  • Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu kunportu viajn manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj ion por la bufedo.
  • Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo.
  • Vi trovas detalojn pri la renkontiĝo ankaŭ en la kalendaro de la grupo  https://www.esperanto.de/de/enhavo/hameln/kalender aŭ ĉe https://eventaservo.org/o/RB_Hameln
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj