🖥 Ni kune festu la Zamenhofan tagon
10:00 - 12:30
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
utiligante virtualajn rimedojn

Loka

Meksikanoj, mondcivitanoj, ni festu kune la Zamenhofan Tagon, 19an de decembro. Kiel pasintjare ni festos kun vi ĉiuj la tradician Zamenhofan Tagon utiligante virtualajn rimedojn.
Venu al nia renkontiĝejo venontan dimanĉon, la 19an de decembro inter la 10a kaj 12a:30h, laŭ meksikcentra horo (UTC -6) kaj ni pasigu kune tre agrablan tempon.

Kiuj? Ĉiuj estas invitataj, ne gravas ĉu vi estas ano de MEF, meksikano, mondcivitano, esperanta instruisto spertulo, komencanto, eĉ la eternajn komencantojn ni bonvenigos 🙂

Kie? Ni renkontiĝos ĉe zoom: https://us02web.zoom.us/j/87811224682... 
uzantnomo: 878 1122 4682
pasvorto: ZTMeksiko

Kio okazos? Ni havos diversajn interesajn raportojn, informojn, muzikon, ludojn.
Do trovu komfortan lokon ĉe vi, preparu vian preferatajn manĝaĵetojn, trinkaĵon kaj ni kune tostu.

Ni atendos vin!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉