Salutooooon!
Ĉiuĵaŭde je la 19a unu el Roterdamaj TEJO-volontuloj atendas vin en Centra Oficejo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ne hezitu, venu kaj ni babilu/amuziĝu/agadu kune!
Renkontiĝo estas por ĉiuj, sendepende de lingvonivelo. Tiuj, kiuj nule scias pri kaj komprenas Esperanton, estos enkondukitaj kaj instruataj (angle) - por ankoraŭ-neesperantlingvanoj kreita estas la grupo ĉe meetup:
https://www.meetup.com/esperantighu010/Ĉio en malstreĉa, neformala etoso - ni provizas kafon aŭ teon, spacon kaj alian subtenon de UEA/TEJO laŭnecese.
Nepre informu konatajn Roterdamanojn kaj aliuloj de najbaraĵo!
Ni havas multajn ideojn pri kion fari dum la renkontiĝoj:
- tiuj, kiuj ankoraŭ ne scipovas la lingvon aŭ volas esti lernitaj, estos laŭbezone instruataj :-)
- ni ankaŭ enkondukos en Esperanto-movadon mem, en la agadon de Esperanto-organizaĵoj, kaj ankaŭ prezentos kelkajn (el senfinaj) eblecojn pri kiel praktike uzi kaj ĝui Esperanton.
- krome, estos multaj aliaj ebloj: ludi tabulludojn, muzikumi (ni havas kelkajn instrumentojn, sed vi povas ankaŭ kunporti la viajn), spekti filmojn, eble eĉ kuiri kune - ĉio dependas de ni!
Do, ĝis baldaŭ, ĉu ne? :-D