Vintraj Tagoj
Dum Vintraj Tagoj okazos ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio.

Loka

Vintraj Tagoj de EAF estas ĉi-jare en Jyväskylä. La kunvenejo estos hotelo Sokos Alexandra en la centro de la urbo, proksime al la trafikcentro kien venos kaj la trajnoj kaj la longdistancaj aŭtobusoj.

Sabaton ni havos la jarkunvenon posttagmeze kaj antaŭ tio ni informas pri niaj venontaj projektoj, ekzemple pri nova vortaro. Post la jarkunveno ni havos liberan kunestadon, libroservon kaj ludos kune kelkajn ludojn.
La tagon ni finos kun komuna vespermanĝo. La programeroj estas malfermaj por ĉiuj, la jarkunveno tamen estas nur por membroj de EAF.

En dimanĉo ni konatiĝos kun la urbocentro piedirante etan rondon al loka muzeo. Poste ni vizitos la muzeon, kie ni vidas Finnlandajn manlaborojn kaj naciajn kostumojn. La muzea vizito same kiel la sabataj programeroj kun kafo estas inkluzivitaj en la partoprenkotizo, vidu la aliĝilon.

Pli detala programo estos en la gazeto Esperantolehti – Esperanta Finnlando – Esperantobladet, kiu aperos meze de februaro. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉