Por tiuj, kiuj estas en la SanFrancisko-Golfa Regiono, la 2-an merkredon de ĉiu monato, la SanFrancisko-konversacia rondo kunvenas
“propra-persone” ĉe la
Patio Café & Creperie (1428 Haight Strato, SF, CA 94117) je la 7-a ptm (19:00 PST / UTC -7) por unu horo (aŭ pli) de Esperanto konversacio.
Nia horo kune estas bonega okazo por renkonti Esperantistojn lokajn. Bonvolu memori ke komencantoj estas ĈIAM bonvenaj ĉar ĉi-tiu evento estas mirinda ŝanco por lerni kaj uzi Esperanton en neformala etoso!
Antaŭdankon,
SCHWICHOW Steĉjo