3a Bunta Esperanto-Tago
09:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de esperantistoj el Loreno, Alzaco, Belgio, Luksemburgio kaj Germanio

InternaciaLokaKurso

Programo :
- 09a15-9a30 akceptado de la partoprenantoj en kursĉambroj Cocteau kaj Rimbaud sur la 2a etaĝo.  (ĉar la junuldomo estos parte sub alarmprotekto, pli bone atendi akompananton antau la enirejo de la junuldomo! Pro tio utilas indiki al ni vian telefonnumeron, kaj vi notu la niajn : +33 676547778+33 677904961 ).
- 09a30 ĝis 12a00 : kursoj por komencantoj ( Catherine Hel) kaj por progresantoj ( Jean-Luc Thibias) 
- 12a00 ĝis 14a00 : tagmanĝo en memserva restoracio Flunch en 54520 Laxou. Ni kunveturos. - ĉiu pagos sian propran manĝon. Tiuj, kiuj preferos manghi aliloke, ankau povos
- de la 13a45 ĝis la 16a30-17a : Diversaj prelegetoj kaj prezentoj
- prezento de nove alvenintaj libroj (Jean-Luc Thibias)
Omaĝo al Gisèle Bertapelle forpasinta la 24an de decemvro.
- la erinacoj de mia ĝardeno     " Daniel Raoult : (15 mm)
- la Ruĝa Maro, Werner Faber (1  horo)
- venontaj aranĝoj en la proksimaj regionoj (Strasburgo + venonta Bunta tago + venontjara semajnfina staĝo)
- diskutrondoj pri diversaj temoj : la perretaj kursoj ...
- se restas tempo :
- promenado sur la pontoj
(JLT)
- niaj regionaj libroj (JLT)
- prezento de unu libro (JLT)


- Libroservo :  kurslibroj, vortaroj, infanlibroj kaj bildstrioj + diversaj libroj (romanoj) + brokantajhoj

Ne estas petite kotizo por la partopreno. Sed nepre anoncu vin antau la 11a de januaro 2023, se vi deziras partopreni  !

Por tiu staĝeto, ni ĉefe celas samideanojn loĝantajn je ne tro longa distanco (malpli ol 100km). Sed kompreneble, ĉiuj estos kore bonvenaj ! Nia deziro estas interalie proponi al izolitaj esperantistoj au lernintoj per retkurso kunvenon, kiu permesos al ili lingve perfektiĝi, renkonti samideanojn kaj konversacii.

                                                                      ALIĜADO

Tutsimple vi sendu al  esperanto-nancy-54@laposte.net mesaghon kun la petitaj informoj (almenau la necesaj)
(1) respondo necesa
(2) respondo konsilata
(3) respondo ne deviga


                                  Aliĝo al la bunta tago de la 13a de januaro 2024 

A. Nomo (1) :
B. Persona nomo (antaŭnomo) (1) :
C. Poŝtelefona numero (2) :
D. Mia retadreso (1) :
E. Mia poŝta adreso :
F. Mia esperanto nivelo (2)  (laŭ tiu indiko, ni povos adapti la enhavon de la kursoj): 
  Nivelo 1 : mi estas vera komencanto aŭ mi ĵus komencis elementan parolan aŭ retan kurson
  Nivelo 2 : mi finis elementan kurson parolan aŭ retan – aŭ mi havis bonan nivelon sed ne praktikis depost pluraj jaroj
  Nivelo  3 : mi finis elementan kaj almenau parte progresigan kurson kaj bone scipovas esperanton
G. Mi preferas elekti (1) :
    1. Kurson por komencantoj
    2. Kurson por progresantoj
H. Dum la kurso por progresantoj (3), mi ŝatus, ke oni pli precize studu :
    1. tiun gramatikaĵon  (kompletigu) :
    2. ion alian (kompletigu) :
I. : Mi povas kontribui al la programo (3) per :
    1. prelegeto (precizigu):
    2. alitipa programero (precizigu) :
J. : mi permesos (jes aŭ ne) aperigi min sur foto destinita al la bulteno «la Informilo» aŭ al regiona retejo (1): sen respondo, estos aŭtomate « ne ».
K. : mi permesas (jes aŭ ne) (2) la uzadon de mia retadreso por la anonco de la venonta bunta tago  (sen respondo, estos aŭtomate « ne ») :

*
Aparta informo : pro ĵusa forpaso de nia kara samideano Gisèle, kiu prizorgis la retejon esperanto-nancy.fr, la informoj en tiu ĉi retejo ne estos aktualigitaj dum ne konata tempo. Sed tiu anonco en eventaservo.org pri la 3a bunta E° Tago ricevos ĉiujn eventualajn korektojn au aldonaĵojn.





📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj