🖥 Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj
16:00 - 17:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Flanka evento organizita de TEJO kaj UEA kadre de la 10a EKOSOK Junulara Forumo

Internacia

Kadre de la Junulara Forumo de EKOSOK (Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacio), TEJO partnere kun UEA organizas tiun flankan eventon por konsciigi pri lingvaj rajtoj.

La evento celas buntan publikon, interalie ekster Esperantujo. Por tio, la enkonduko de la evento okazos ĉefe en la angla, sed diskutrondoj estos plurlingvaj: vi povas kontribui al ĝi en via lingvo!  (vidu sube).

Invitu do ankaŭ neesperantistajn geamikojn! Pliaj informoj troviĝas sube esperante (aŭ alternative angle).

Partopreno postulas nur plenigon de tiu ĉi formularo, do faru tuj!

______________

Superrigardo
Tiu ĉi flanka evento estas organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj okazos rete la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC. La evento temos pri lingvaj rajtoj: la fundamenta rajto, ke ĉiu individuo elektu sia(j)n lingvo(j)n por privata kaj publika komunikado. Unu jaro da KOVIM-19-a pandemio ebligis al internaciaj instancoj kaj organizoj konstati kaj raporti pri misrespektoj kaj atencoj al fundamentaj homaj rajtoj. Lingvaj rajtoj ne estas esceptoj. La rapida interretigo de plejparto da profesiaj, edukadaj, personaj kaj sociaj agadoj malpozitive efikis sur tiaj rajtoj. Dum la KOVIM-19-a krizo, esploristoj substrekis la bezonon por respondeculoj pri publiksano diskonigi informojn diverslingve (1,2) kaj precipe por indiĝenaj komunumoj en la tuta mondo (3,4). Tiele, lingvaj minoritatoj estas malinkluzivitaj pri informoj altkvalitaj kaj ĝustatempaj (5).

Celoj
● Konsciigi pri la graveco de lingvaj rajtoj, precipe kiel ili estis tuŝitaj de la KOVIM-19-a pandemio;
● Substreki la rilatojn inter lingvaj rajtoj kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), precipe la CDE-oj 3, 4, 10, 16 kaj 17;
● Konsciigi pri lingva diskriminacio: kiel parolantoj de minoritataj lingvoj estas malinkluzivitaj kaj kiel decidfarantoj povas senintence tion kaŭzi;
● Ebligi al junuloj diversfonaj interŝanĝon de opinioj kaj spertoj;
● Interrilatigi lingvajn minoritatojn kaj uzi la flankan eventon kiel interkonatiĝa oportuno.

Proponita skemo (laŭ UTC)

16:00-16:05 Bonvenigo kaj enkonduko La kungastigantoj bonvenigas la partoprenantojn kaj klarigas la organizadon de la sesio.
16:05-16:20 Enkonduka prelego pri lingva diskriminacio Fakulo (Michele Gazzola) enkondukas la temon de lingva diskriminacio, kiel lingvaj rajtoj rilatas al la CDE kaj la nuntempa pandemia situacio, kun fokusiĝo pri junularaj spertoj. La ĉefaj lingvo de tiu prezento estas la angla por ebligi partoprenon de neesperantista publiko.
16:20-16:50 Diskutado en subĉambroj La partoprenantoj estas dividitaj en diversajn subĉambrojn por faciligi diskutadon pri la temo. Ĉiu subĉambro havas apartan lingvon pro ebligi al la partoprenantoj esprimi sin laŭeble en sia plej komforta lingvo. La diskutojn gvidos moderiganto en diversaj lingvoj, laŭ la ĉambro.
16:50-17:30 Tutgrupa diskutado Ĉiu grupo prezentas la rezulton de sia propora diskuto. Sekvas konkluda diskuto.

Ilo
Zoom Ni uzos kiel ilon Zoom, ĉar ĝi ebligas disdividi partoprenantojn en subĉambrojn kaj ebligas tradukadon por partoprenantoj. Aldone, ni konsideros uzi aliajn interagilojn kiel enketilojn, Mentimeter ktp. Registriĝa Zoom-ligilo estas:

https://us02web.zoom.us/meeting/register/tZEkdOuhpzIsGdS6HvKpmTkR3XVND3qzFAb0

Post registriĝo, vi ricevos konfirman retpoŝton kun partoprenaj informoj.

Helpu!
Se iu volas helpi dum la evento kiel “moderiganto” por la diskutaj sub-ĉambroj, gvidonte la diskutojn en unu el la diversaj lingvoj, bonvolu skribi al Spyros Papadatos, oficisto de UEA kaj TEJO pri Eksteraj Rilatoj, per la retadreso spyros@tejo.org. La organizteamo planas havi lastan preparan kunvenon aŭ lundon aŭ mardon matene (antaŭ la evento).
-
Referencoj
 1. Piekkari, R., Tietze, S., Angouri, J., Meyer, R., Vaara, E. (2021) Can you Speak Covid‐19? Languages and Social Inequality in Management Studies. J. Manage. Stud. 58(2), 587–591. 10.1111/joms.12657
2. Shen, Q. (2020) Commentary: Directions in language planning from the COVID-19 pandemic. Multilingua 39(5), 625–629. 10.1515/multi-2020-0133
3. Chen, C.-M. (2020) Public health messages about COVID-19 prevention in multilingual Taiwan. Multilingua 39(5), 597–606. 10.1515/multi-2020-0092
4. García, G. M., Haboud, M., Howard, R., Manresa, A., Zurita, J. (2020) Miscommunication in the COVID‐19 Era. Bull Lat Am Res 39(S1), 39–46. 10.1111/blar.13179
5. Piller, I., Zhang, J., Li, J. (2020) Linguistic diversity in a time of crisis: Language challenges of the COVID-19 pandemic. Multilingua 39(5), 503–515. 10.1515/multi-2020-0136
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉