Likvidado de librostoko de Esperanto-librejo Zuriko - Lasta ebleco!
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Likvidado de librostoko de Esperanto-librejo Zuriko - vi rajtas kunporti librojn senpage - kolekto favore al rifuĝintaj esperantistoj en Afriko

Loka

Likvidado de stoko de Esperanto-Librejo Zuriko
 Carmerstrasse 16 – 8004 Zuriko

Sabaton, la 14an de septembo 2024, 14h00-16h00 kaj
 Ĵaŭdon, la 19an de septembro 2024, 19h00-21h00
 
Ĉar mi likvidas mian loĝejon en Zuriko, mi devas likvidi mian en Zuriko restantan stokon da Esperanto-libroj kaj baha-aj libroj.

Do vi rajtas preni kiom ajn libroj senpage. 
 Mi tamen faras monkolekton favore al familio de Joel Ndirahisha, rifuĝinto, vivanta nuntempe en rifuĝejo en Kenjo. Li tie en tre mizeraj kondiĉoj al rifuĝintoj instruas Esperanton. La nutraĵoracioj, kiujn li kaj lia familio ricevas estas malpli ol minimumo. 

Do venu sabaton aŭ/kaj ĵaŭdon – savu la librostokon (kiun neniu prenas, mi devas forĵeti) kaj malavare donazu por la familio de Joel en Kenjo.
 
Estas okazo por kafumado, babilado kaj komuna preĝado por paco kaj por rifuĝintoj ĉie en la mondo. Bonvenas esperantistoj, baha-anoj, kaj ĉiuj pacamaj homoj de la mondo!

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esper
librejo(ĉe)esperanto.ch
Cramerstrasse 16

Interesiĝintoj

Administranto