NULIGITA pro kovimo
Jarfina kunveno de Germana Esperanto-Asocio

Internacia

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la sepan fojon kaj fariĝis posteulo de la iamaj “Internaciaj Festivaloj” private organizitaj. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7-8 landoj.

En la historigrava urbo de la tielnomata "vestfalia paco" la tridekjara milito estis finita en la jaro 1648. Tiutempe la riĉaj komercaj familioj influis la bildon de la urbo, hodiaŭ ankoraŭ videbla per la multaj pompaj domoj ĉirkaŭ la merkata placo Prinzipalmarkt. En la nuna jarcento Münster estas konata pro sia universitato kaj la universitata hospitalo. La miloj da studentoj pozitive influas la urbocentron. 

La loko estas atingebla per aŭtoŝoseo kaj pli favore per la IC de Kolonjo aŭ Hamburgo. Ĝi situas en bela pejzaĝo de la ebena Münsterland. La arkoiro ĉe la merkato Prinzipalmarkt estas vidinda, same la katedralo Dom kaj la urbodomo, kie la "vestfalia paco" estis sigelita. La multaj studentoj ankaŭ troviĝas sur la vojo de la urba muro, kiu konektas la diversajn urbopartojn ringforme, kompreneble per biciklo, en loka dialekto "leze".

Kronviruso

La pandemio evidente malhelpas organizantojn, okazigi eventojn. Luminesk' tamen okazos, krom se la germana ŝtato/lando ĝin malpermesos. La estrino de la junulargastejo, certigis nin, ke tio plej verŝajne ne okazos. Laŭ nuna stato la kunveno en Münster do okazos, konforme al la nun validaj reguloj. Partoprenantoj devos esti plene vakcinitaj aŭ resaniĝintaj. La kunvenejoj permesos sufiĉe da distanco. Aldone ni disponigos materialon, por ke ĉiu povu ĉiun tagon surloke testi sin. 14 tagojn antaŭ la komenco ni konstatos, ĉu la reguloj (kiuj konstante ŝanĝiĝas) daŭre permesos la eventon. Se necese, ni nuligos ĝin kaj repagos la antaŭpagitajn kotizojn - kiel jam pasintan jaron. 

Organiza teamo

Ĉeforganizas Luminesk' nome de Germana Esperanto-Asocio:
  • Andreas Diemel (ĉeforganizanto)
  • Barbara Brandenburg (oficejo)
  • Yves Nevelsteen (tema programo)
  • Yoshie kaj Dieter Kleemann (gufujo)

image.png 508 kB








Provizora programo (emfazo: provizora)

Ĝenerala programskemo aperas en la Luminesk-retejo.
  • Okazos dum Luminesk' Internacia Vintra Universitato (IVU). Temas pri serio de esperantlingvaj fakaj prelegoj, prezentata dum jarŝanĝa semajno. Ĉi-jare ĝi okazos dum Luminesk’. Temas pri la vintra ekvivalento de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). IVU unuafoje okazis en 2007-08 dum la Internacia Festivalo en Düsseldorf. Kunordiganto de la programo de IVU kaj rektoro de la evento estas Amri Wandel. 
  • Kunvenos (ĉeeste 👨‍🏫) internacia teamo dum Luminesk' por priparoli projekton Erasmus+ kadre de la germana kongreso en Oldenburg. Ĝin gvidos Francesco Maurelli kaj Sara Spanò.

Pro la kronviruso, kelkaj prelegoj okazos rete aŭ estos antaŭregistritaj. Ni tial markis ĉiujn programerojn per ĉeeste 👨‍🏫, rete (per Zoom) 🖥 aŭ video (antaŭregistrita) 🎬.

28 decembro - mardo
  • 16:00 Alveno ekde la 16h (ni rajtas jam eniri la ĉambron je la 14h). 
  • 18:00 vespermanĝo
  • 20:00 Interkona vespero: gustumigo de diverslandaj kaj diversregionaj frandaĵoj -  ĉeeste 👨‍🏫
  • Poste: gufujo

29 decembro - merkredo  
  • 08:15 matenmanĝo
  • 09:15 paroliga rondo de Kiki Tytgat -  ĉeeste 👨‍🏫 
  • 09:15 Ulrich Brandenburg: Kio kondukis al la Vestfalia Paco: la 30-jara milito el hodiaŭa perspektivo. - ĉeeste 👨‍🏫. La jaro 1648 estas notinda ne nur por la loka historio de la urbo Münster. Post 30 jaroj da milito - en kiu Germanio fariĝis kvazaŭ ŝakbreto de la tiamaj mondaj potencoj kaj perdis trionon de sia loĝantaro - kaj post 5 jaroj da intertraktado la tiamaj politikaj agantoj interkonsentis pri packontrakto, kies principoj dum longa tempo gvidis la eŭropan politikon en la epoko de absolutismo. 
    Ulrich Brandenburg parolos pri la historio de la 30-jara milito kaj klopodos trovi kelkajn ilustraĵojn. La prelego taŭgas por prepari la urbogvidadon, kiu kondukos ankaŭ al la urbodomo kun la salono, en kiu la tiamaj delegitoj intertraktis kaj akceptis la packontrakton.
  • 10:45 paŭzo
  • 11:00 Rudolf Fischer: "La Esperanto de Duolingo" -  ĉeeste 👨‍🏫 
  • 11:00 Andreas Diemel: prelego pri noktaj trajnoj en Eŭropo -  ĉeeste 👨‍🏫. Noktaj trajnoj dum multaj jardekoj estis grava elemento de la fervoja mondo. Dum la pasinta jardeko la oferto pli kaj pli malaltiĝis kaj malgraviĝis. Depost kelkaj jaroj la Aŭstra Federacia Fervojo ÖBB ofertas regulan kaj konvenan noktan trafikon en mezeŭropo. La prelego montros la evoluon, la nunan staton kaj planojn por la estonteco. Krome ĝi priskribas la vagonaron, la horaron kaj la interligon. Ankaŭ aliaj gravaj noktaj trajnkonektoj estas prilumataj.
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 Ivo Durwael: "La ideoj de Hannah Arendt. Ĉu eble inspiraj por la Esperanto-komunumo?" La judino Hannah Arendt (1906-1975), kiu devis fuĝi el Germanio al Francio kaj poste al Usono, studis filozofion. Sed pro la totalitarismaj katastrofoj en la 20a jarcento, ŝi sentis bezonon por okupiĝi pri politiko. Mi provos klarigi ŝiajn originalajn ideojn per konkretaj ekzemploj. Poste ni ekzamenu ĉu tiuj ideoj iel reflektiĝas en la Esperanto-komunumo kaj plie povus inspiri ĝin.  - rete (per Zoom) 🖥 
  • 15:30 kafopaŭzo
  • 16:00 Yves Nevelsteen: fonduso Instigo kaj ties finance subteneblaj/indaj projektoj - enkonduka superrigardo -  ĉeeste 👨‍🏫 
  • 16:00 Lode Van de Velde: prelego pri la Blisa skribo - video 🎬.
  • 18:00 vespermanĝo 
  • 20:00 Karaokeo (konfirmota) -  ĉeeste 👨‍🏫 
  • Poste gufujo
 
30 decembro - ĵaŭdo
  • 08:15 matenmanĝo
  • Tuttaga ekskurso al Telgte (preparas kaj gvidos Ulrich Brandenburg). La tuttaga ekskurso (kies kostojn ni ankoraŭ devas kalkuli) kondukos al la urbeto Telgte, tradicia pilgrima loko 12 kilometrojn oriente de Münster. Ĝian historion - kiel tiun de Münster - forte influis la katolika eklezio, kvankam en ambaŭ urboj nun la politikaj verduloj ludas gravan rolon. En Telgte ankaŭ la urbestro jam de jaroj estas verdulo. Ni veturos per lokaj aŭtobuso kaj trajno, promenos tra la urbeto, vizitos muzeon pri ĝia religia heredaĵo kaj tagmanĝos en restoracio kun vestfaliaj specialaĵoj.
  • 18:00 vespermanĝo 
  • 20:00 kantateliero, gvidata de Dieter Rooke - ĉeeste 👨‍🏫 
  • Poste gufujo 
 
31 decembro - vendredo  
  • 08:15 matenmanĝo
  • 09:15 paroliga rondo de Kiki Tytgat -  ĉeeste 👨‍🏫 
  • 09:15 Yasho prelegos pri Flatland - plata lando - vivo en dudimensia mondo. Temas pri utopia romano "Flatland" angllingve verkita de Edwin A. Abbott. Ĝi aperis en la jaro 1884 kaj rakontas pri vivo en dudimensia mondo. (kadre de IVU) -  ĉeeste 👨‍🏫 
  • 10:45 paŭzo
  • 11:00 Yves Nevelsteen prezentos Esperantajn arkivojn (kadre de IVU) -  ĉeeste 👨‍🏫 (kaj parte  video 🎬)
    • Internacia Esperanto-Arkivo, mallonge IEA, estas fondita en januaro 2021 kaj oficiale rekonita kiel aspc (asocio sen profitdona celo) en la 25-a de januaro 2021. La asocio celas: kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, en sia originala formo. Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵon, por nelimigita tempodaŭro. Por realigi ĉi tiun celon, la asocio altiras arkivajn dokumentojn diversmaniere. Ĝi provizas medion (posedaĵon aŭ luadon) taŭgan por gardado en optimumaj kondiĉoj koncerne klimaton, sekurecon kaj simile. Detala inventaro de la arkivaj dokumentoj estas daŭre ĝisdatigata. Principe ne disponeblas pruntado, la aliro eblas surloke aŭ per aliaj vojoj, ekzemple skano.
    • BitArkivo (projekto de Fonduso Instigo), kunlaborema komunumo kiu volas gardi la Esperantan kulturon por ĉiam. Ili jam arkivis 107 E-periodaĵojn kaj indeksis la enhavon de 9579 numeroj. Baldaŭ ili ankaŭ arkivos librojn, podkastojn kaj dokumentojn ĉe ĉiam funkciantaj serviloj.
  • 11:00 Anna Striganova prelegos pri fabeloj kun bildoj -  rete (per Zoom) 🖥 
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 Klaus Leith prezentos EEU-kampanjon. Ekzistas PDF-dokumento kun kompleta listo de por-esperantaj proponoj en la UEA-vikipaĝo -  video 🎬.
  • 14:00 Amri prelegos pri "Klimatŝanĝo kaj tutgloba varmiĝo: ĉu tro malfrue?"  (kadre de IVU) -  ĉeeste 👨‍🏫 
  • 15:30 kafopaŭzo
  • 16:00 Barbara Brandenburg: La historio de kronviruso en Germanujo kaj la situo en kuracejo. 
    - Annette von Droste-Hülshoff
  • 16:00 Prezento de fotoj de diversaj Esperantaj renkontiĝoj  - ĉeeste 👨‍🏫
    • la Beneluksa Kongreso en Charleroi
    • la KlaĉKunveno PostSomera (KKPS) en Danio
    • Eble ankaŭ vi volas montri fotojn, ĉu?
  • 17:00 komuna ornamado de la festosalono
  • 18:00 vespermanĝo 
  • 20:00 Barbara Brandenburg prezentos la konkurson Majstrokuiristo ĉe Luminesk’. Ĝi kutime konsistas el du partoj:
    • la unua estas kvizo, en kiu la partoprenantoj povas testi siajn sciojn pri nutraĵo, kuirado kaj specialaĵoj; la tri plej bonaj kunludantoj iros al la dua parto.
    • la dua parto konsistas el la kuirado mem, la tasko estos sekreta kaj devas esti plenumata en 10 ĝis 15 minutoj. Ĵurio el specialistoj decidas pri la gajnanto aŭ gajnantino.

image.png 666 kB












  • Poste silvestra balo kun koncerto de surpriza artisto.
 
1 januaro - sabato
  • matentagmanĝo
  • novjara promeno
  • 12:30 tagmanĝo 
  • 14:00 prelego de Guido Brandenburg pri fervoja temo kiu rilatas al la regiono - ĉeeste 👨‍🏫 
  • 14:00 Barbara Brandenburg: Annette von Droste-Hülshoff - ĉeeste 👨‍🏫 
  • 15:30 kafopaŭzo
  • 16:00 Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova: Esperanto en Rusio + Eldonejo "Impeto": novaĵoj, bitlibroj, evoluo -  rete (per Zoom) 🖥 
  • 16:00 kunveno de Erasmus+ (konfirmota) 
  • 18:00 vespermanĝo 
  • 20:00  prelego de Dieter Rooke pri Hector Hodler, fondinto de UEA - ĉeeste 👨‍🏫 
  • Poste gufujo kaj/aŭ ludvespero

2 januaro - dimanĉo
  • 08:15 matenmanĝo
  • 09:15 paroliga rondo de Kiki Tytgat
  • 09:15 Ulrich Brandenburg: La arktika zono hodiaŭ: aspektoj, ekonomio kaj politiko. (kadre de IVU) -  ĉeeste 👨‍🏫 . La ŝanĝiĝanta klimato forte influas ankaŭ la zonon ĉirkaŭ la norda poluso: apenaŭ ie la varmiĝo estas tiel videbla kaj sentebla kiel en tiu regiono kovrita de - kiel oni pensis - eterna glacio. La degelo influas la vivkondiĉojn de la marbestoj same kiel de la homoj loĝantaj en la arktika zono. Pli faciliĝas ekonomia ekspluatado kaj navigado laŭ la marbordoj de la „alta nordo“.
    Ulrich Brandenburg plurfoje en la lastaj 20 jaroj vizitis la regionon. Li montros bildojn el Grenlando, Svalbard/Spitzbergen kaj la Jamal-duoninsulo en norda Siberio.
  • 10:45 paŭzo
  • 11:00 Ivo Schenkel prelegos pri la afrikansa lingvo (Historio kaj evoluo) -  rete (per Zoom) 🖥 
  • 11:00 Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova: Esperanto en Rusio -  rete (per Zoom) 🖥 
  • 11:00 kunveno de Erasmus+ (konfirmota) 
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 duontaga ekskurso
    • Urbopromenado; ni vizitos la „Friedenssaal“ en la malnova urbodomo. 
    • Eble ni ankaŭ iros ankaŭ al la muzeo pri lepro en Münster; ni ne findecidis tion. 
  • 14:00 kunveno de Erasmus+ (konfirmota) 
  • 18:00 vespermanĝo 
  • 20:00 prelego pri Irano de Kiki Tytgat (konfirmota)
  • Poste gufujo

3 januaro - lundo
  • 08:15 matenmanĝo
Antaŭ la 10:30 ni liberigu la ĉambron

Interesaj ligiloj

  • Unua informilo (pdf)
  • Listo de aliĝintoj
  • Luminesk-Telegramgrupo.  Yves Nevelsteen povas individue (ĉeeste 👨‍🏫) prezenti al vi Telegram kaj agordi vian aparaton (poŝtelefonon aŭ tabulkomputilon) se vi volas ekuzi ĝin. Informoj: www.telegramo.org 
  • Fotoraporto de preparvizito al la ejo en novembro 2021 (ni baldaŭ aldonos tion)
  • Programbroŝuro  (pdf)  de Luminesk 2019-2020 en Nördlingen (kreita de Yves Nevelsteen, kiu tiam ankaŭ kunordigis la teman programon)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj