Speciala Sociala Renkontiĝo
18:00 - 19:30
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Ni renkontiĝos kun la prezidanto de E-USA

Loka

SPECIALA RENKONTIĜO - (Ĵaŭde ne merkrede). Kun la prezidanto de Esperanto USA, Brandon Sowers. Ni havos la oportunon babili kun S-ro Sowers kaj diskuti nian planatan dulandan kongreson en Toronto, kiu okazos en 2025.

Ni renkontiĝos en la ĉefa etaĝo de la supermerkato Loblaws, ĉe la tabloj antaŭ la "muro de fromaĝo." Eblas aĉeti kafon aŭ ion ajn de la merkato, sed malmulte da premo aĉeti ion. Ni iros por vespermanĝi en restoracio je 19:30.

Por tuja komunikado dum la evento, aliĝu nian telegram-grupon. Ni anoncos la elektitan restoracion tie.
https://t.me/torontanoj



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉