Bunta Esperanta Tago
09:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Babilrondo, prelegetoj kaj vizitindaĵoj ktp

Internacia

Kluboj de Metz, Nancy, Thionville, Strasburgo, najbaraj landoj kaj izolitaj esperanto-parolantoj el Amikumu renkontiĝos por babili, tagmanĝi kaj vespermanĝi. 

Provizora programo :

- 9:30 ĝis 10:00 akcepto ĉe "Maison de la Culture Saint-Marcel MCL, 36 rue Saint-Marcel, FR-57000 METZ"
- 10:00 ĝis 10:30 prelego pri "salminejo en Pollando" de Jean-Luc Thibias
- 10:30 ĝis 11:00 prelego "Ĉu sekure kaj sane uzi mikro-ondojn en la kuirejo ?" de Joël Fontaine
- 10:45 ĝis 11:30 prezento de libroj de Jean-Luc Thibias.
Eblos aĉeti librojn.
- 12:00 ĝis 14:00 tagmanĝo en restoracio "Le Bistro de G, 9 rue du Faisan" (kosto 20 € sen trinkaĵoj) <https://restaurant-bistrotdeg.com/>
- 14:30 ĝis 17:30 vizito de fortikaĵoj en Metz
- 18:00 ĝis 18:15 prelego pri "ondulino de Kopenhago" de Brigitte Guindolet
- 18:30 vespermanĝo en la klubejo, kulturdomo de Metz (kosto 7 €, inkluzive la trinkaĵoj)

Se vi bezonas vegetaran manĝaĵon avertu  nin


Vi povas proponi prelegeton ĉar estas loko por unu aŭ du prelegetoj.
 
Bonvolu informi viajn E-geamikojn ĉirkaŭ vi.


La programon konstruas la klubo de Metz.

Nepre bonvolu aliĝi antaŭ la 1an de junio kun via nomo kaj retadreso por mendi tagmanĝon kaj vespermanĝon al :
esperantothionville@laposte.net 



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj