Ekskurso al Hrvatska Kostajnica kaj starigo de nova ZEO
Kroataj esperantistoj organizas komunan ekskurson al Hrvatska Kostajnica, urbeto apud la bosnia landlimo kun la celo honorigi la pioniron de Esperanto en la komenco de la 20-a jarcento en Kroatio, instruistinon Antonija Jozičić.

Internacia

En 1913 kroata esperantistino Antonija Jozičić publikigis Esperantlingvan tradukon de la verko "Ispovijest" de kroata verkistino Milka Pogačić, kaj publikigis ĝin sub la titolo "Konfeso". En 1931 en Shanhajo, uzante ŝian tradukon, Wang Luyan tradukis tiun verkon en la ĉinan lingvon, kiel la unuan ĉinigitan libroforman literaturan verkon el la kroata literaturo.

Iniciate de Dokumenta Esperanto-Centro la Urbo Hrvatska Kostajnica permesis starigon de dulingva (kroata-Esperanta) memortabulo sur la lernejo en kiu Antonija Jozičić iam laboris. Malkovron de la memortabulo kiel nova ZEO en Kroatio ni organizos la 16-an de junio 2024, kune kun prezento de kroatlingva, bele ilustrita 130-paĝa monografio pri Antonija Jozičić, meso, florkronado de ŝia tombo, koncerto, turisma vizitado de la urbo kaj komuna tagmanĝo en bela restoracio sur la monto Djed.

Estas organizata komuna buso, kiun oni povas eniri en Đurđevac, Bjelovar kaj Zagrebo. Krome, pluraj personoj veturos per propraj aŭtomobiloj. La vojaĝo kostas 20 eŭrojn, kaj la tagmanĝo 15.

Invitataj estas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, kiuj eventuale troviĝas en Kroatio.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

novo.dec-kroatio.hr/eo
dec.kroatio(ĉe)gmail.com
Hotelo Central, Vladimira Nazora 1

Interesiĝintoj

Administranto