Parka ludado kaj pikniko
15:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Heike kaj Alex invitas al ludado kaj piknikumado en Potsdama popolparko

Loka

Tempo kaj loko: Je la 9a de junio ekde la 15a h ni renkontiĝos en popolparko de Potsdamo (https://volkspark-potsdam.de), en la sudokcidenta parto de la parko (sur herbejo kun ombro kaj
suno),  pli malpli ĉi tie: https://maps.app.goo.gl/DX3wQCeZhtyEnHCc8

Alvojaĝo: Plej proksima tram-haltejo estas "Hannes-Meyer-Str.", tramlinio 92, finhaltejo
"Kirschallee" (venante el la ĉefa stacidomo ne transiru la tramrelojn). Alternativo estas tramlinio
96 ĝis tram-haltejo "Volkspark", finhaltejo "Campus Jungfernsee" kaj iomete promeni tra la parko.

Kotizo: Oni devas pagi kotizon por eniri/esti en/subteni la parko(n). Plenkreskulo pagas 1,50€
(tuttaga bileto), sub 18 jaraĝaj ne devas pagi. Kunportu laŭeble la ĝustan sumon en moneroj por pagi per la aŭtomatoj.

Kunportindaĵoj: Bona humoro, tuko por sidi, ludoj, piknikaĵoj. 


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉