🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
E-istoj de antaŭ 1985

Internacia

La 6a kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 6an de majo je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 17:00).  Retligon, sube.

Aperitivo: Ni povas babili iomete pri la antaŭmonataj komentoj de la VEK-paĝo en Facebook.  Ĉi foje: La Ondo de Esperanto trairas la esperantajn jubileojn kaj memordatojn.   Antaŭ ĉio estas la centa naskiĝdatreveno de Marjorie Boulton.  Ĉu vi iam ekkonis ŝin dum via esperanta vivo?  Ĉu vi legis la verkon Rimletetoj?  Ĉu eble vi konas la libron Faktoj kaj Fantazioj?

Temo 1: Kvardek jaroj da esperanta vivo estas longa tempo, ĉu ne?  Dum preskaŭ duonjarcento vi certe vidis multe da homoj eniri, eliri, re-eniri la esperantan movadon.  Kaj vi? 

Kial vi daŭre parolas Esperanton?  Kial vi daŭre restas en la Movado?  Kial aliaj?  Kial ili daŭre uzas Esperanton kaj restas en la Movado, laŭ vi?  (temo inspirita de Tatjana)

Temo 2: Ĉio kion vi volas komenti pri vekaj temoj.

Se vi volas prezenti 5-minutan VEK-rilatan temon, bonvolu anonci tion ĉe la komenco de la kunveno.  Ne preparu lumbildojn, ne faru ppt-aĵojn.  Parolu, nur parolu.  Ni ŝatas vian voĉon!

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).  Kunvenoj registriĝas.

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto