🖥 NESPO -- Ekzercoj pri Sufiksoj kaj Prefiksoj. Valencia Grupo, Dennis Keefe
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Prepare al la la Hispana Landa Kongreso en septembro, la Valencia Grupo trairas la libron verkitan de Dennis Keefe, kun 2100 ekzercoj pri sufiksoj kaj prefiksoj de Esperanto.

InternaciaKurso

Libro por la Kurso:

Senpage disponeble en la interreto.  BEK-Kurso: Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefiksoj, 2007, Dennis Edward Keefe.  Libere elŝutebla ĉe www.bekkurso.info.  Elektu: BEK NESPO.

Partoprenantoj, Via Nivelo:

Komencantoj kaj eventuale, progresantoj.  Krome, lingvo-instruistoj, kiuj serĉas longan, koheran ekzercaron pri esperantaj prefiksoj kaj sufiksoj.

Hodiaŭa Leciono:

Paĝoj 12 - 17.  Verboj de la klasĉambro.  La sufikso -ONO kaj nombroj.  Sep gravaj prepozicioj: ĝis, da, kun, por, pri, por, dum.  La partoprenantoj NE bezonas antaŭprepari.  La tuto prezentiĝas dum la leciono.

Zooma Kunvenejo:

https://zoom.us/j/6479924300?  pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09

Pasnumero: 601852

Formato:

Simplaj respondoj, per la ĝusta vorto, sufikso, prefikso, al simplaj demandoj.  Fakte, la plejparto el la libro konsistas el frazoj, en kiuj mankas unu vorto kun unu afikso.  La celo estas tutsimple kompletigi la frazon.  La ĉefa alia parto konsistas el la alivortigo de frazo en unu vorton kiu enhavas radikon plus ia afikso.  Kutime, la kursgvidanto aldonas demandojn al ĉiu ero de la ekzercoj, ĝustigante sian lingvo-uzon al la nivelo de la lernanto(j).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto