Prepare al la HEF Landa Kongreso (5,6,7,8 de septembro), ni trairas kelkajn lecionojn de la Bildvortaro, priparolante vortojn kiuj rilatas la bildojn.
InternaciaKurso
Via Nivelo de Esperanto?
Por progresantoj, sed ankaŭ pli altnivelaj Esperantistoj povas ĝui la lecionojn, ĉar la bildoj temas pri vortoj, ne pri gramatiko. Ne estas kurso por lerni gramatikon, sed por paroli pri vortoj: kelkaj komunaj, kelkaj sufiĉe maloftaj. Se vi estas kursgvidanto, poste vi povas uzi la materialon.
Leciono por ĉi tiu sabato:
La Homa Korpo 1, paĝo 8 de la Bildvortaro, foto sube. Skeleto kaj korpo. Mi rekomendas, tamen, ke vi iel kopii la bildon por rigardi ĝin dum la leciono.