🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 139 Eleganta minimalismo en kreado de Nick Robinson.

Internacia

image.png 901 kB


Nick Robinson estas konata brita origamiisto, desegnisto kaj aŭtoro de multaj libroj pri origamia mondo. Lia stilo karakteriziĝas per minimalismo kaj eleganteco. Ni diskutos hodiaŭ la kreivan vojon de Nick Robinson, kiu faris grandan kontribuon al la popularigo kaj disvolviĝo de ĉi tiu arto kaj faldos lian modelon "Anĝelo", instruotan de Zoja Haumer.

15.09.2024, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ret-renkontiĝo EsperOri okazas ĉiudimanĉe kun Zoom-subteno de IREA, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte