Vorto-monstroj (kunlabora variaĵo de la ludo Verda Ŝtelo)
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉiumerkrede, ni ludos kunlaboran ludon de vorto-konstruado kaj samtempe ni babilos per Jitsi.

Internacia

Ni ludos ĉe retejo https://gemelo.org/eo/ kaj dum la ludado ni babilos per Jitsi Meet ĉe https://conference.facil.services/Vortomonstroj
(Por aliĝi al ĉambro ĉe neoficiala servilo sufiĉas enmeti la kompletan url-on kiel ĉambro-nomon se vi uzas poŝtelefonan Jitsi-aplikaĵon.)

Reguloj de ludo Vorto-monstroj:
  • La celo de la ludo estas kune krei vortomonstroj (longegajn vortojn) el hazardaj literoj. 
    Vidu la venko/malvenko-tabelon sube.
  • Tiu kies vico estas rajtas konstrui vortojn (sed ne devas).
  • Aliaj ludantoj kaj spektantoj rajtas konsili vortojn kaj kunhavigi ideojn. La vorto-konstruanto rajtas ne akcepti la konsilojn, kaj finas sian vicon alklakante la butonon “Turnu” aŭ premante la spacoklavon.
  • En la paŝo por ŝanĝi aŭ konstrui vortojn,
    • oni rajtas uzi la neuzitajn literojn kaj literoj de jam konstruitaj vortoj;
    • se oni uzas literojn de jam konstruitaj vortoj, oni devas uzi ĉiujn literojn de ili;
    • kiam oni elektas reuzi la literojn de jam kreitaj vortoj, la nova(j) vorto(j) devas enhavi vorteron kiun neniu de la uzataj vortoj enhavis.
  • Ĉiu konstruata vorto devas esti oficiala aŭ akceptata de ĉiuj partoprenantoj.
    [Dum la ludo ni provas eviti vortojn kiuj estas malrekomendataj de retejo https://bonalingvo.info/. Sed ni kontrolos nur se estas suspekto.]
  • Kiam la lasta litero ekaperas estas nenies vico. Tiam la ludantoj havas unu paŝon por ŝanĝi aŭ krei vortojn kune.
  • Se ĉiuj ludantoj konsentas pri la ŝanĝo, eblas ŝanĝi regulojn.

Venko/malvenko-tabelo:
(kolono = nombro de neuzitaj literoj ĉe la fino | vico = nombro de konstruitaj vortoj)
    | 0 | 1 | 2| 3 | 4 | 5| 6 | 7| 8| 9 | 10
  0| x |💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|🙂|😐
  1|💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|🙂|💔
  2|💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|😀|😐|💔
  3|💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|🙂|😐|💔
  4|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|😀|🙂|💔|💔
  5|💚|💚|💚|💚|💚|😀|😀|🙂|😐|💔|💔
  6|💚|💚|💚|💚|😀|😀|🙂|😐|💔|💔|💔
  7|💚|💚|😀|😀|😀|🙂|😐|💔|💔|💔|💔
  8|😀|😀|😀|🙂|🙂|😐|💔|💔|💔|💔|💔
  9|🙂|🙂|🙂|😐|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔
10|😐|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔
[Formale, 💚 se 100−k²−v²>50, 😀 se 50≥100−k²−v²≥30, 🙂 se 30>100−k²−v²≥20, 😐 se 20>100−k²−v²>10, 💔 se 10≥100−k²−v².]

Kial ni ludas tiel? Multcele.
  • Unue ni kredas ke facileco estas gravega eco de Esperanto. Kaj tial ni ŝatus lerni uzi Esperanton kiel eble plej facilmaniere, anstataŭ mallaboreme uzi nenecesajn novajn radikojn. Ni esperas ke ĉi tiu ludo helpos nin plibonigi nian vortkonstruado-kapablon. Kaj tiel nature bonlingvigi nian Esperanto-uzadon (en la spirito de https://bonalingvo.info).
    Vidu ankaŭ la verkon Kunmetado estas simpla! de Tirifto.
  • Ni esperas ke ludante tiel eĉ kvazaŭ-komencantoj povos partopreni kaj ĝui la ludon.
  • Kunlaboraj ludoj estas malaĉaj kaj bonegaj sed bedaŭrinde tro maloftaj.

Ni aktivas ankaŭ en babilejoj:
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

conference.facil.services/vortomo...
eventaservo.gergely(ĉe)erine.email

Interesiĝintoj

Administranto