Ekskurso kultura kaj natura
14:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni vizitos (muzeon) en Abdij van Park, kune manĝos kaj festetos la 50-an naskiĝtagon de Yves

Loka

En junio ni kunvenos en dimanĉo la 21-a por ekskurso kultura kaj natura. Ni vizitos la muzeon Parcum en Abdij van Park kaj poste kune festetos la 50-an naskiĝtagon de Yves Nevelsteen. Se vi ne volas viziti la muzeon aŭ mankas al vi tempo, eblas aliĝi je la 16h por viziti nur la abatejon kaj ĉirkaŭaĵon aŭ eĉ poste, ĉe Konsilo, por la manĝo kaj festeto.

Parto 1: en Abdij van Park
Adreso: Abdij van Park 7 - 3001 Heverlee
  • 14h vizito al la muzeo Parcum. Atenton: la eniro estas individua kaj kostas 12 eŭrojn. Senpage por posedantoj de Museumpas kaj por instruistoj.
  • 16h kunveno ĉe la akceptejo de Abdij van Park (NL: onthaal van de abdijsite). Ni grupe vizitos la abatejon kaj ĉirkaŭaĵon.
  • 17h kvaronhora promenado al Konsilo, kie okazos komuna manĝo

Parto 2: komuna manĝo ĉe Konsilo
Adreso: Albert Stainierstraat 1 3001 Leuven
  • 18h Ni kune manĝos pastaĵojn. Ni antaŭvidas 'normalajn' kaj senglutenajn pastaĵojn kaj saŭcon viandan aŭ veganan. Aliĝi eblas ĉe Yves per retpoŝto aŭ Telegram. Kosto: 5 eŭroj.
  • Poste: kafo kaj kuko por la naskiĝtago de Yves. Ne hezitu kunporti proprajn trinkaĵojn kaj frandaĵojn.

Fonaj informoj
Dosieroj
Informoj

yves.nevelsteen(ĉe)gmail.com
Abdij van Park 7 3001 Heverlee

Interesiĝantoj

Administranto